|
|
Bonvenon!
Bonvenon al la ĉefpaĝo (hejmpaĝo) de Bulbul, cetere nomita Leston
Chandler BUELL. Mi estas Usonano, 40-jaraĝa, studento doktoriĝonta
en
la Lingvistika Fako de
la Universitato
de Kalifornio, Losanĝeleso (UCLA).
Miaj
interesoj inkluzivas la lingvojn Bantuajn (precipe la svahilan kaj la
zuluan),
la araban, la latinidajn lingvojn, Esperanton, la programadon de
komputiloj
(kaj precipe la lingvojn Java kaj Python kaj la ekspluadsistemon
Linukso), la luadon kaj verkadon de
muzikaĵoj,
internaciajn aferojn, kaj la rajtojn de etnaj, religiaj, kaj seksaj
malplejmultoj.
Jam dum ok jaroj, mi loĝas kun mia longtempa kunulo George
Drury
Smith, en apartamento en la deka etaĝo en la Bulvardo Hollywood, tute
proksime
de multaj famaj Hollywood-aj vidindaĵoj.
|
Ĝeneralaj Aferoj
Mi havas multe pli ampleksajn paĝojn en la angla lingvo. Mia anglalingva ĉefpaĝo entenas ligilojn al aliaj
paĝoj,
kiujn verkis mi. Alia interesa paĝo estas Bulbul's
Links, kiu estas grandega paĝo kun ligiloj al eksteraj paĝoj
pri
diversaj
interesaj temoj.
Mi ankaŭ havas paĝon kun ligiloj al miaj fotoj. Jen mia paĝo de ligiloj Esperantismaj.
|
Esperantismaj Aferoj
Verŝajne ne surprizas vin, ke en Esperantligva hejmpaĝo de Esperantisto
troviĝas rubriketo por Esperantismaj aferoj.
- Mi verkis programeton en la
lingvo JavaScript por tajpi
ĝustajn Esperantajn
karakterojn
uzante la navigilon.
Ĉi tiu paĝo estas tute en
Esperanto.
- Mi gvidas la Esperanto-Lingvan Konversacian Rondon de Losanĝeleso.
- Mi verkis programeton (angle macro) kiu funkcias
ene de
la programo OpenOffice.org,
per kiu
oni povas tre facile tajpi specialajn karakterojn (i.a. la
Esperanto-lingvojn
ĉapelhavajn literojn) en la tekstotraktilo. Tiu programeto troviĝas
en
mia paĝo Bulbul's OpenOffice.org
Goodies.
Bedaŭrinde, ĝis nun vi devas kompreni la anglan por kapabli instali
ĝin. Kiam
la programeto estos pli maturiĝinta, kaj se mi konstatos, ke ekzistas
sufiĉe
da intereso, eble mi aŭ aliuloj verkos instrukciojn en la Lingvo
Internacia.
- Mi estas ano de LSG,
la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj. En
tiu organizaĵo mi fojfoje helpas koncerne aferojn TTT-ajn kaj en la
redaktado de
la revuo.
- Se vi interesiĝas pri Esperantistaj kontaktoj en Tanzanio
aŭ en la
Respubliko Sudafriko, viaj demandoj estas bonvenaj ĉe mi.
|
Akademiaĵoj
Mia doktora disertaĵo (kiun mi ankoraŭ verkas) traktas la sintakson de
la
zulua lingvo, kaj mia majstra tezo traktas la sintakson de la svahila
lingvo.
Se vi interesiĝas pri miaj akademiaj verkaĵoj, bonvolu viziti mian akademian paĝon. |
Kontaktado
La plej facila maniero kontakti min estas per mia retpoŝta adreso en la
universitato: bulbul@ucla.edu.
|
Mia Historio
Mi naskiĝis en 1963 en la urbo Portlando, en la ŝtato Oregono (kie iam
okazis Universala Kongreso). Tie mi loĝis kun miaj gepatroj kaj mia
frato ĝis kiam mi finis la altlernejon. Tiam mi translokiĝis al
Losanĝeleso por studi en la universitato. Pro kialoj tro komplikaj por
priskribi ilin ĉi tie, mi translokiĝis post nur unu jaro al Kairo,
Egiptio, kie mi loĝis dum entute 10 jaroj. Dum mia deĵoro en Egiptio,
mi havis diversajn okupojn, el kiuj la plej grava estis la ellernado de
la araba lingvo. Tie mi ankaŭ studis araban muzikon dum tempo. Mi
laboris precipe kiel privata instruisto de la araba lingvo por
eksterlandanoj loĝantaj en la lando. Dum miaj du lastaj jaroj en
Egiptio, mi laboris kiel tradukisto ĉe projekto usona de familiplanado.
Kiam mi iĝis 30-jaraĝa, mi revenis al Usono por rekomenci kaj fini mian
studprogramon en la universitato. Nun mi verkas mian disertaĵon
(doktoran tezon), kiun mi devas fini antaŭ junio de 2004.
En proksimume 1998, mi renkontis mian kunulon George, kiu estas iom
fama, ĉar li estas la fondinto de fama avangarda belarta organizaĵo
en Losanĝeleso nomita « Beyond Baroque ». Tiun
organizaĵon li fondis en la 60-aj jaroj. George
estas tre afabla barbohava viro, kiu, same kiel mi, interesiĝas pri
lingvoj kaj pri verkado kaj eldonado. Li ankoraŭ laboras kiel
malpli-ol-duon-tempa redakisto ĉe malgranda loka semajna ĵurnalo. Krom
la anglan, li bone regas la francan lingvon kaj ofte vizitas Parizon.
Foje mi eĉ akompanas lin. Dum sia libera tempo, George okupiĝas precipe
pri du aferoj: li daŭre verkas romanon, por sia propra plezuro, kaj li
ankaŭ oficas en la asocio de domposedantoj de nia pluretaĝa domo.
|
Pri Miaj Nomoj
Eble vi havas demandojn pri miaj nomoj. Jen kelkaj eksplikoj:
- Mia oficiala persona nomo « Leston »
estas
interesa, tial, ke kreis ĝin mia patrino. En Usono, estas tre ofta
afero, ke gepatroj
kreas
novan nomon por filino, sed ne por filo.
- Mia familinomo prononciĝas proksimume
« BJUŭel ».
- Mia dorlotnomo « Bulbul » estas araba
dorlotnomo.
En
la araba lingvo emus uzi tiun nomo viro, kiu nomiĝas aŭ Nabil aŭ Bilal.
Do,
kial
uzas tiun nomo ĝuste mi? Kiam mi estis 19-jaraĝa mi translokiĝis al
Egiptio,
kie mi loĝis dum 10 jaroj. Kiam mi refoje translokiĝis al Usono, mi
unue
loĝis en apartamento de egipta domposedantino. En la apuda apartmento
loĝis
la tre maljuna patrino de tiu domposendantino, kune kun sia same aĝa
egipta
dumviva servistino. Mi amikiĝis kun tiuj du maljunaj virinoj, sed ili
ne scipovis la anglan kaj ne
facile prononcis mian nomon. Ili decidis, do, trovi nomon araban por
mi. La
nomon, kiun ili elektis, ne tre plaĉis al mi, kaj mi decidis elekti
alian.
Mi finfine elektis la nomon « Bulbul » unue ĉar
ĝi similas al
mia
familinomo « Buell », kaj due kaj pli grave,
tial, ke kiel
vorto
ĝi signifas specon de bele kantanta birdo. Dum tempo mi studis kantadon
en
la Altinstitucio pri Araba Muziko en Kairo, kaj opiniis, ke
« Bulbul »
tre taŭgas por mi.
|
|
Ĉi tiun paĝon oni lastafoje ĝisdatigis
je
la 29a de oktobro 2003.
|